auf Deutsch in English en Français in Italiano Українською
Kial Prezidanto Macron ne ekskludas la sendadon de okcidentaj trupoj en Ukrainio? Ĉu temas pri konvertiĝo sur la vojo al Damasko de Prezidanto, kiu provis dialogadi karese-laŭ-la-haroj kun Vladimira Puton, argumentante, ke oni ne devas humiligi Rusion kaj kiu ĝis lastmomente ne ĉesis aserti, ke Francio ne militas kontraŭ Rusio? Eble. Sed nenio pli malcertas.
La elektita momento ne estas hazarda. La eŭropaj elektoj alproksimiĝas kaj la prognozoj ne estas bonaj. La prezidenta partio estas taksita je 18 aŭ 19%, kvar punktoj malpli ol en 2019, dum la Nacia Kunveno de Marine Le Pen gajnus 5 aŭ 6 punktojn, je 28 aŭ 29%, aŭ eĉ 30%. Se la rezultoj de la elektoj devus iom reflekti tiujn prognozojn, la konsekvencoj, tri jarojn antaŭ la venonta prezidenta balotado, estus relative limigitaj, pro la franca politika sistemo mem. Sed en eŭropa nivelo, la pozicio de la franca Prezidanto estus ege malfortigita. Lire la suite