en Català auf Deutsch in English en Français in Italiano em Português v Češtině Українською
Alvoko al la Ŝtatestroj kaj Registaro de la membrolandoj de la Ramstein-koalicio
Duflanka milithelpo al Ukrajnio de iuj eŭropaj ŝtatoj restas ege modesta. Italio, Hispanio, Portugalio, Belgio, Luksemburgio kaj Francio estas inter la plej ŝparemaj inter la Ramstein-koalicio. Tiel, ili profitas el la malavareco de siaj aliancanoj, turnas la dorson al sia pasinta gvidado kaj subfosas la koherecon de Eŭropo.
Duflanka milithelpo de Danio (3,5 miliardoj da eŭroj), Norvegio (3,6 miliardoj da eŭroj), Nederlando (2,5 miliardoj da eŭroj) superas tiun de Francio, Italio kaj Hispanio. La kontribuo de Usono sumiĝas al 44 miliardoj da eŭroj, tiu de Germanio 17 miliardoj, tiu de Britio pli ol 6 miliardoj.
La militekonomio postulita de la Prezidanto de la Franca Respubliko ekde junio 2022 ne realiĝis. Se la produktado de cezaraj memmovaj pafiloj ja duobliĝis per du, tiu de obusoj, kvankam konsiderata prioritata, ne superas 3 000 obusojn monate dum ukrainaj monataj bezonoj atingas centojn da miloj.
Dum la kvanto de armea helpo de ĉiuj Ramstein-koaliciaj landoj atingis sian plej malaltan nivelon en multaj monatoj, je unu miliardo da eŭroj monate, Rusio pliigis sian defendan buĝeton je 68%, kreskante ĝin al 106 miliardoj da eŭroj. Komparu kun la buĝeto de Ukrajnio : 43 miliardoj da eŭroj.
En tia kunteksto, la debato inter tiuj kiuj subtenas helpon « tiom longe kiel necesas » kaj tiuj kiuj argumentas ke ni devus provizi « kion ajn Ukrajnio bezonas por gajni kiel eble plej rapide » ŝajnas malaktuala. Ni devos fari ambaŭ : unuflanke provizi sufiĉe da bonkvalitaj armiloj, kaj aliflanke fari tion daŭre. Fortan kaj simbolan signalon de longdaŭra subteno bonkvalita kaj grandkvanta devus doni, antaŭ ĉio, la landoj, kiuj ĝis nun estis la plej ŝparemaj.
Kvar Rafale-eskadroj por Ukrajnio
Se, kiel dirite de ĝia ĉefoficisto, Eric Trappier, Dassault Aviation povos duobligi siajn produktadkapablojn, Francio povus rapide disponigi du eskadrojn de Rafales (24 aviadiloj) kiel armean helpon al Ukrajnio kaj, kun la interkonsento de la aliaj membrolandoj de la Eŭropa Unio, du kromaj eskadroj sub la European Peace Facility (EFF). Kosto : ĉirkaŭ 5 miliardoj da eŭroj.
80 italaj sturmhelikopteroj NH90
Ni povas veti, ke Roberto Cingolani, la ĉefoficisto de Leonardo, akceptus la defion duobligi la produktadkapablojn de la NH90, permesante al Italio rapide provizi ĉirkaŭ kvardek atakhelikopterojn kaj, ĉiam kun la interkonsento de aliaj membrolandoj de la Unio, ĉirkaŭ kvardek aliajn sub la FEP. Kosto : proksimume 3,5 miliardoj da eŭroj.
Ĉi tiuj fortaj signaloj sendube instigus la aliajn landojn de la koalicio provizi centojn da misiloj Patriot, ATACMS, Taurus, Storm Shadow, kaj ankaŭ 150 F-16 aldone al la 60 jam planitaj.
Kiel la Budapeŝta Memorando denove montris, sekurecaj garantioj plejofte ne valoras la prezon de la papero, sur kiu ili estas presitaj. La liverado de armiloj en sufiĉo kaj bonkvalito konsistigas hodiaŭ la solan realan garantion pri sekureco, kiun ni povas provizi al Ukrajnio. Morgaŭ, « tuj post venkado de ĉi tiu milito », ĝi, kiel deklaris prezidanto Biden, « fariĝos parto de NATO ».
La listo de subskribintoj estas konsultebla malsupre de la angla kaj franca versioj
Pingback: Ukraine: We must not give up - L'Européen
Pingback: Ucraïna: no ens hem de rendir - L'Européen
Pingback: Україна. Не можемо здаватися! - L'Européen
Pingback: Ucrânia. Não podemos desistir. - L'Européen
Pingback: Ucraina: non possiamo mollare - L'Européen
Pingback: Ukrajina: Nesmíme to vzdát - L'Européen
Pingback: Ukraine. Wir müssen dran bleiben - L'Européen
Pingback: Ukraine: nous ne pouvons baisser les bras - L'Européen
Gratulojn pro tiu artikolo.
Krom sendi armilojn, alia ago estas utila : malpliigi konsumon de energio, kaj precipe de rusia gaso. Tio ankaŭ bonos por la medio.